hejmo
el
“Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj”
LA PLONĜO
rakonto
(fragmentoj
el la komenca parto)
aŭdo (.ogg) -
fragmento 1 (komenco)
septembro 2084 - oceanborda plaĝo
«Foje
mi suspektas, ke la plej evidenta pruvo pri la proksima findetruo
aŭdiĝas ĉie, sed ni rifuzas aŭskulti» diris Melfi post
longa paŭzo.
«Kiu
pruvo?»
«Muziko.
Aŭskultu la tutan nunan muzikon, altan malaltan, ne gravas: ĉiuj
pecoj preskaŭ senescepte iel aludas pri monda kolapso»
[...]
aŭdo (.ogg) -
fragmento 2
Ĉar la plonĝo estis la kerno de la tuta stultaĵo. Oni komencis diskuti – jen tipa Melfi-eltrovo – ĉu jes aŭ ne homo kuraĝus plonĝi en tiun ĉi putran likvaĵon. Ili ĵus elvenis el la dubeparfuma naĝbaseno kie superfiltrita akvo karesas la lastajn naĝantojn. Ili atingis per du aeroskoteroj la rakitan pinaron ĉe la dezerta marbordo. Jam delonge la miasmaj akvo kaj aero fuĝigis ĉiujn vivantojn. Preter peĉa strio etendiĝis malhela plataĵo kies senmovecon ne plu rompis nek de malsupre fiŝoj – ĉiuj venenigitaj - nek de supre la vento, senefika sur tiu oleeca surfaco. En ĝi dense koncentriĝis hidrokarbidoj, fosfatoj, amoniako, merkuro, kromo, cezio, DDT, plumbo, kemiaj reziduaĵoj, radioaktivaj elementoj, arsenitaj spuroj, ĉiuj diablaj toksoj ellaboritaj por la bonfarto de la homaro.
Ĝis
antaŭ kelkaj jardekoj oni periode analizis la akvon, por gardi la
iluzion “kontroli la situacion”. Poste oni ĉesis pro troa kosto. Pli
ekonomie oni dekoraciis la marbordon per vico el paneloj:
«SINBANADO
SEVERE MALPERMESITA!»
Se
iu same kuraĝos bani sin, li mem pagos la konsekvencojn. Kaj ĉio
estos en ordo. Cetere, la ideo trempiĝi en ĉi tiun kloakon povus
ĝermi nur en malsana cerbo. Ĝuste kiel tiu de Melfi, eble ŝokata
de la obsedo pro la baldaŭa forveturo. Pli
kredeble li pensas, ke tiu ĉi likvaĵo estas nektaro, kompare kun la
venenaro kiu
lin atendas ĉe la Misio. Li ja ekvidis kelkajn el la maloftaj
revenintoj: homaj ŝirpecoj. Ilia kondiĉo igis lin pensi, ke la
morto estas preferebla. Do en ĉi-lasta tago konvenas fari ion bizare
heroan, ion kio povas impresi la knabinojn, eltiri krietojn el ilia
brusto, lasi en ili memoron.
[...]
aŭdo (.ogg) -
fragmento 3
«Venu
knaboj, ni malvarmas,
la tekno-pafa jam komenciĝis, ĉu vi ne aŭdas?»
Fakte
ekalvenis de malproksime martelbruo dampita de la distanco:
GO GO GO GO – PU PU PU PU –
GO PU GO PU – GO PU GO PU –
GO
PU GO PU – GO PU GO PU
ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA
ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA ĈA
«Epoka!»
diris Mona.
«Mita!»
diris Dik.
«Kosma!»
diris Gudrun.
«Bo»
diris Melfi grimactordante la nazon.
«Ha
jes!» diris Mona, «al li plaĉas nur tiuj tedaj
lamentaĉoj de la matusalema epoko! Taŭgaj nur kiel dormigiloj!»
«Nu,
pri gustoj ne disputu» diris Gudrun ekzamenante sian
horloĝeton, «prefere
ne forgesu, la Akademio vin atendas post kvar horoj kaj duono!»
[...] aŭdo
(.ogg) - fragmento 4
Sed
Melfi ne moviĝas. Pensoj kirliĝas. La rokfirma memfido de la
kunuloj estas tamen traborata de sennombraj meatoj. Se vi premus
fingron kontraŭ ĝia surfaco, vi enirus kvazaŭ en formikejon.
Sufiĉas malmulto por renversi iliajn certecojn. La Akademio, la
forveturo, la sakra Misio kontraŭ la Flava Minaco, la celado al
novaj koitoj antaŭ la atendata fineksplodo... jen ilia tuta
universo, disfalonta pro modesta plonĝo.
«Ludŝuldojn
mi kutimas pagi» li krias, «Se vi volas, rigardu, se ne,
iru al la diablo, mi plonĝas!»
Ĉiuj
paraliziĝas, kvazaŭ formikoj atingintaj folirandon. Ili terurite
retropaŝas al la peĉa marbordo, Dik ekkuras por haltigi la
kamaradon – akademianon pri kiu li respondecas, Gudrun mute
malfermas buŝon kaj okulojn.
En
tiu pozo Melfi, jam kuranta laŭ la plonĝotabulo, ekvidas ŝin dum
fulma tempero, kaj kredas percepti lastafoje tiun abortitan semon,
kiun li ne sukcesis revivigi; sed temas nur pri fragmento de tuto kiu
flugas forrulas malaperas, ĝis li atingas la ekstremaĵon de la
tabulo kaj svingas sin enaeren kun etenditaj brakoj kaj spasma spiro.
Li aŭdas malantaŭ si kriojn, frakasbruon de disfalanta trabaro,
komenciĝas la malsuprenira parabolo.
[...]
Sen Rodin